Boustrapa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Boustrapa (Esp : Bustrapa) estas alnomo donita al la imperiestro Napoleono la 3-a.

Ĉi tiu kromnomo estas formita de la unuaj silaboj de BUlonjo, STRAsburgo kaj PArizo. Louis-Napoleon Bonaparte efektive provis unuan puĉon en Strasburgo en 1836 (malsukcese; pro tio li estis sendita al ekzilo en Usonon); tiam provis duan en Bulonjo-ĉe-maro en 1840 (malsukcese; li estis kondamnita al eterneco kaj enfermita ĉe la kastelo de Ham, el kiu li eskapis). Fine, post kiam li estis elektita prezidento de la Respubliko en 1848, li sukcesis en Parizo la puĉon de la 2-a de decembro 1851 kaj restarigis la Imperion. La kronologia ordo ŝatus, ke ni dirus Straboupa (Esp: Strabupa), sed Boustrapa (Esp: Bustrapa) sonas pli bone. Fakte kreis ĝin Victor Hugo.