Brazila Poliglota Klubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Brazila Poliglota Klubo estas centra komunumo de poliglotaj renkontiĝoj en Brazilo, por kundividi sciojn kaj planajn vizitojn, reciproke aŭ ne. Brazila Poliglota Klubo estas sendependa, senprofita nacia organizo, kiu komenciĝis sub la influo de la Poliglota Klubo de Parizo (kiu komenciĝis en 2003 kaj, nun nomiĝas Polyglot Club kaj havas 905 597 membrojn en 2020[1]). La Poliglota Klubo estis kreita en 2013 [2] kun la celo kunigi amantojn de fremdaj lingvoj, helpi rafini siajn kapablojn, kaj ankaŭ alproksimigi eksterlandanojn al la denaskuloj. La grupoj bonvenigas homojn volantajn paroli en iu ajn lingvo kaj en ajna nivelo de lernado. Vi ne devas esti "poligloto" - ĉu oni estas en onia dua aŭ deka lingvo, oni same estas bonvenata! Ankaŭ ne ekzistas limo de aĝo. Ĉi tiu paĝo celas formi reton de kunvenoj en Brazilo, antaŭenigante kulturan interŝanĝon kaj interŝanĝon de spertoj inter lingvaj amantoj. [3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-07-14. Alirita 2020-07-14.
  3. [2]