Brazilaj personaj nomoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nomoj de Brazilanoj normale konsistas el du partoj: la antaŭnomo (persona) kaj la "surnamo" (familiaj nomoj) inter la du partoj ofte estas prepozicio da, das, de, dodos, ekzemple "João da Costa Santos": João (antaŭnomo) da (prepozicio) Costa Santos (familiaj nomoj). Plejofte, persono havas unu nomo, kelkfoje iu havas du aŭ pli.

Tute male al Eŭropa kutimo, la persona antaŭnomo estas la plej grava parto kaj "publika" nomo, tiel, se oni demandas al iu: "Kio estas via nomo?" plej eble li dirus: João, José, Antônio; por scii tutan nomon en Brazilo vi devas demandi "Kio estas via kompleta nomo?". Sekve, titoloj kiel "seu" (sinjoro), "dona" (sinjorino), "doutor" (doktoro), "professor" (profesoro) devas akompani la unua nomo: "Seu João (Sinjoro Johano)", "Doutor José (Doktoro Josefo)".

Ĝenerale, koni surnamon estas provo de intimeco. Por nomi homojn, ĝenerale oni uzas antaŭnomon kaj antaŭnomon de edzo aŭ edzino: "João de Maria" (Johano edzo de Mario), "Maria de João" (Mario edzino de Johano); se iu estas fraŭlo, oni uzas la antaunomon de patro aŭ patrino: "José de dona Maria" (Josefo filo de sinjorino Mario).

La surnamo ĝenerale estas du, unua devenas de patrino kaj dua de patro: "João da Costa Santos" estus filo de "Maria da Silva Costa" kaj "José Ribeiro Santos". Laŭtradicie, la edzino prenas la lastan familinomon de sia edzo kaj lasas ŝiajn duan familian nomon (kiu devenis de ŝia patrino): "Maria da Silva Costa" kiam edziniĝas al "José Ribeiro Santos", iĝis "Maria da Costa Santos", kvankam tiu ne estas deviga. Personaj nomoj