Bredevoort

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Strato kun preĝejo

Bredevoort estas urbo en la nederlanda komunumo Aalten (orienta Gelderlando), proksime al la germana landlimo.

Iam ĝi estis fortikaĵo, ĉar ĝi situas je loko strategie grava. Oni povas vidi tion ankoraŭ nuntempe; ĝenerale ĝi konservis ian mezepokan aspekton.

Nuntempe plej konata Bredevoort estas pro la ideo el 1992 fari el ĝi urbo de libroj. Ekde 1993 ĝi hejmigas multe da butikoj por malnovaj libroj, librobindiston, mezepokan restoracion kaj artgalerion. Regule okazas grandaj librobazaroj.