Broklino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Broklino (efektive la novjorkia konteo de Kings), havis loĝantaron de 2.465.326 (laŭ la censo de 2000). La nederlandanoj fondis la urbon, nomiĝis Breuckelen, en Longa-Insulo (Long Island) en 1636.

Broklino korporaciĝis kiel urbo en 1834, kaj ĝi unuiĝis kun Novjorko en 1898. Tri pontoj kunigas Broklinon kun Manhatano el kiuj plej fama estas la Broklina Ponto, kaj la Verrazano-Mallarĝejo Ponto kunigas ĝin kun Staten-Insulo. La Broklino-Baterio Tunelo estas 35m profunda tunelo inter Broklino kaj "the Battery" en Manhatano. Oni povas facile atingi Broklinon de aliaj burgoj en metroo.

Broklino havas multajn bonajn parkojn, muzeojn, preĝejojn, kaj historiajn najbarejojn. En la suda parto estas Coney Island, fama kaj populara amuzejo kaj oceana plaĝo.

Partneraj urboj

Inter la partnerurboj estas:

Bildaro