Bron
El Vikipedio
| Bron | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Urbo | ||
| Lando | Francio | ||
| Regiono | Rodano-Alpoj | ||
| Departemento | Rhône | ||
| Arondismento | Liono | ||
| Kantono | Bron (ĉefurbo) | ||
| Urbestro | S-ino Annie Guillemot 2001-2008 |
||
| Poŝtkodo | 69500 | ||
| Kodo laŭ INSEE | 69029 | ||
| Retpaĝaro | http://www.ville-bron.fr/ | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 38827 (2009) | ||
| Loĝdenso | 3 770 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 45° 44′ N, 4° 55′ O45.7386111111114.9130555555556Koordinatoj: 45° 44′ N, 4° 55′ O | ||
| Alto | De 183 al 221 m | ||
| Areo | 10,30 km² | ||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
|
|||
Bron estas franca komunumo kaj ĉirkaŭurbo de Liono, lokita en la departemento Rhône kaj en la regiono Rodano-Alpoj.
Ĝi havas proksimume 39 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Brondillants.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Bron estas unu el la sudorientaj ĉirkaŭurboj de Liono, kaj konsistigas gravan industrian centron, precipe pri metalurgio aŭ vitro. La urbo cetere disponas universitaton kaj la privatan flughavenon Lyon-Bron.
Sur la teritorio de la komunumo situas la parko de Parilly.
Vidindaĵoj [redakti]
- Preĝejo Saint-Denis
- Fortikaĵo de Bron
Lokaj famuloj [redakti]
- Jean-Jack Queyranne, franca politikisto, eksa ministro pri la transmaraj departementoj, prezidento de la regiono Rodano-Alpoj.