Bruselaj eksplodoj (marto 2016)
Bruselaj eksplodoj (marto 2016) | |
---|---|
Bruselaj eksplodoj (marto 2016) | |
Celo | Civiluloj, Transportaj aksoj |
La Bruselaj eksplodoj de 22-a de marto 2016 estis terorisma atako konsistante el tri eksplodoj: du ĉe la Flughaveno Bruselo Nacia nordoriente de la urbo Bruselo, Belgio, kaj unu en metroa trajno ĉe la metroa stacio Maelbeek/Maalbeek en la centro de la urbo. Laŭ raportoj, mortis proksimume 34 homoj (14 ĉe la flughaveno kaj 20 en la metroo), inkluzive de tri atakintoj, kaj vundiĝis pli-malpli grave centoj da aliaj. Islama Ŝtato pretendis respondecon, kaj tion ĝenerale akceptis la aŭtoritatuloj kaj la gazetaro.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Bazita sur la artikolo en la angla Vikipedio.