Buchenwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La pordego kun la enskribo Jedem das Seine - al ĉiu la la deco.
La krematorio.

Buchenwald (BU-ĥen-valt) estis la naziisma koncentrejo kaj malliberejo inter julio 1937 kaj aprilo 1945 en Germanio proksime al urbo Weimar / Vajmaro. 56000 homoj estis murditaj en Buchenwald.
De 1945 ĝis 1950 la iama koncentrejo Buchenwald estis uzita kiel "Speziallager Nr. 2" ("speciala internigejo n-ro 2") de la soveta sekreta servo "Volkskommissariat für Innere Angelegenheiten" ("Popola komisariato por internaj aferoj") (NKWD) por la interniĝado de iamaj funkciuloj de la nazia reĝimo, de anoj de la germana armeo, de arbitre denuncitaj personoj. De la ĉirkaŭ 28000 personoj malliberigitaj en la speciala koncentrejo post la fino de la milito pli ol 7000 mortis je la vivkondiĉoj de la malliberejo. [1].

Bruno Apitz priskribis en la libro Nackt unter Wölfen (Nuda inter lupoj) sian tempon en la koncentrejo Buchenwald.

Vidu ankaŭ

Subnotoj

  1. Libro pri la historio de la postmilita uzo de Buchenwald

Eksteraj ligiloj

Hejmpaĝo de la memorigloko.


Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoElstara