Budka Suflera

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Budka Suflera
Persona informo
TTT
Retejo http://www.budkasuflera.pl/
vdr

Budka Suflera estis pola rok-bando kiu startis en 1969 en Lublin fare de Krzysztof Cugowski. Kvankam ili disbandiĝis tuj poste, Cugowski kaj Romuald Lipko reformis la bandon en 1974 kaj estis aktivaj ĝis 2014.

Historio[redakti | redakti fonton]

Starto (1969–1974)[redakti | redakti fonton]

La bando startis en 1969 per improvizaj sesioj de Krzysztof Cugowski (kantisto), Krzysztof Brozi (ĉefgitaro), Janusz Pędzisz (basgitaro) kaj Jacek Grün (drumoj). Ili ludis versiojn de verkoj de John Mayall, Jimi Hendrix kaj Led Zeppelin en lokaj eventoj kaj disbandiĝis post kelkaj radioregistroj kaj kelkaj koncertoj.

En 1970 Cugowski aliĝis al bando Stowarzyszenie Cnót Wszelakich, estrita de sia samlernejano Romuald Lipko. Tuj la bando renomiĝis Budka Suflera. Post kelkaj membroŝanĝoj la bando finfine faris en Marto 1974 sian unuan ĉefan registraĵon, "Sen o dolinie" kiel pola versio de la kanto de Bill Withers nome "Ain't No Sunshine". Tiu kanto estis ege elsendita, kio rezultis en propono el diskeldonejo Polskie Nagrania kaj ankaŭ nombrajn koncertproponojn.

Sukceso (1975–1976)[redakti | redakti fonton]

Aŭtune 1974, ili registris "Cień wielkiej góry", inspiritaj de la morto de polaj montogrimpistoj Zbigniew Stepek kaj Andrzej Grzązek en Himalajo en 1973. Ĝi tuj ixgis sukceson kaj aperis en multaj kompilaĵoj kaj koncertalbumoj ekde tiam. La bando registris ankaŭ "Lubię ten stary obraz" en novembro 1974 kaj "Memu miastu na do widzenia" komence de 1975. La drumisto Zbigniew Zieliński estis anstataŭita de Tomasz Zeliszewski tuj poste.

La unuan albumon, titolita Cień wielkiej góry laŭ tues unua kanto, ili publikigis en 1975. Tiu registraĵo ricevis kontribuaĵoj de Czesław Niemen. Tiu publikaĵo sukcesis kaj la bando faris turneon al Orienta Germanio. Tie ili registris germanlingvajn versiojn de kelkaj el la plej grandaj sukcesoj de la bando. Estis planoj por publikigi albumon en Germanio, sed tio malsukcesis kiam Cugowski ne venis al registrosesio. Ankaŭ dua klopodo malsukcesis, pro la laciga turneo kiu finiĝis ĝuste antaŭe.

En 1976 ili publikigis ankaŭ alian diskon, nome Przechodniem byłem między wami. Ĝi ne atingis la sukceson de sia antaŭaĵo. Post la publikigo, Cugowski decidis lasi la bandon kaj ekfari soloan karieron. Li estis anstataŭita dum mallonge de Stanisław Wenglorz, ekskantisto de bando Skaldowie. Sekva kantisto estis Romuald Czystaw.

Membroj[redakti | redakti fonton]

La bandanaro ege ŝanĝiĝis laŭlonge de la jaroj. Ekde 2005 la membroj estas jenaj:

  • Krzysztof Cugowski – voĉo
  • Romuald Lipko – klavaroj
  • Tomasz Zeliszewski – drumoj
  • Łukasz Pilch – gitaro
  • Mirosław Stępień – basgitaro
  • Piotr Kominek – klavaroj
  • Anna Patynek – perkutado
  • Małgorzata Orczyk – apoga voĉo
  • Irena Kijewska – apoga voĉo

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Cień wielkiej góry (1975)
  • Przechodniem byłem między wami (1976)
  • Na brzegu światła (1979)
  • Ona przyszła prosto z chmur (1980)
  • Za ostatni grosz (1982)
  • Czas czekania, czas olśnienia (1984)
  • Giganci tańczą (1986)
  • Ratujmy co się da (1988)
  • Cisza (1993)
  • Noc (1995)
  • Nic nie boli, tak jak życie (1997)
  • Bal wszystkich świętych (2000)
  • Mokre oczy (2002)
  • Jest (2004) POL #2
  • Zawsze czegoś brak (2009) POL #19
  • 10 lat samotności (2020)
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Budka Suflera en la angla Vikipedio.