Bulbotubero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bulbotubero (latine bulbotuber; laŭ PIV kormo) estas la mallonga, vertikala, ŝvelinta subtera tigo (bulbosimila tubero) de plantoj (kutime ĉe unukotiledonaj), servanta kiel rezervaĵa organo por travivi vintron aŭ aliajn malfavorajn kondiĉojn kiel someran sekegon kaj varmegon (trasomerumo). La bulbotubero estas tipe ĉirkaŭata de protekta maldikaj membranoj, tunikoj aŭ skvamoj. Interne la bulbotubero konsistas el amelo-entenaj parenĥimaj ĉeloj. La bulbotuberoj povas esti elfositaj kaj uzataj por plurobligo (reprodukto) de la planto (ekz. taro aŭ kolokasio). Ili estas similaj ekstere al bulbo, tiel oni kelkfoje erare nomas ilin per tiu nomo.

La kultivataj plantoj, kiuj havas bulbotuberojn;

vidu: rizomo.


Vidu ankaŭ