Burgmuzeo Golling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golling, burgo kun muzeo

Burgmuzeo Golling (germane: Museum Burg Golling) situas centre en Golling an der Salzach, Aŭstrujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1968 okazis la unuaj antaŭdiskutoj koncerne la establon de muzeo enburga. Jaron poste sekvis la fonda kunveno, post kiu la magistrato luis la unuajn liberajn ĉambrojn kaj nomumis Erich Urbanek kiel volontulan kuratoron por starigi estontan lokahistorian muzeon kun naturaj kaj kulturhistoriaj kolektoj. Kun la establado de la unuaj muzeoĉambroj, la muzeo estis malfermita en 1971 en komence modesta medio.

Pro la aktivaj kolektaj kaj esploraktivecoj de la kuratoro kaj aliaj volontuloj, la muzeo povis konstante disetendiĝi en la sekvaj jardekoj iĝonte grava regiona muzeo.

Muzeaj fokusoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefintereso estas la kolekto de fosilioj de la areo de la nordaj Kalkŝtonaj Alpoj de Distrikto Hallein. La fosiliigitaj restaĵoj de bestoj de Tetiso (pramaro) devenas de la mezozoika periodo kaj aĝas inter 65 ĝis 250 milionoj da jaroj. Unika trovaĵo estas Omphalosaurus wolfi, la fosilia skeleto de antaŭulo al la pli postaj iktiosaŭroj. Pro muzedidaktikaj kialoj eksponatas ankaŭ kelkaj objektoj liasaj el Holzmaden.

Videblas ankaŭ silikonaj kopioj de kelkaj gravaj rokaj ĉizaĵoj el la ĉirkaŭaĵoj de Golling, inkluzive de la fama Ĉasada friso. La ĉambro sur la dua etaĝo de la orienta turo estis adaptita en 2005 por pli malgrandaj nedaŭraj ekspozicioj kaj en 2006 ĝi estis ekipita per hejma kinejo por montri aktualajn klerigfilmojn. La registra oficejo kaj la okazigsalono de la muzeo situas en antaŭa tribunalĉambro, ornamite per la blazono de la iamaj voktoj de Golling. La ĉambro ankaŭ estas uzata por specialaj ekspozicioj, alie valoraj historiaj pentraĵoj admireblas ĉi tie.

La unuaj kvar ĉambroj gastigis en 2007/08 la specialan ekspozicion Pri kavernaj ursoj kaj neandertalaj homoj sed en la sekvaj jaroj ili estis meblitaj per objektoj pri novaj temoj. Krom lokaj antikvaĵoj, kolekto de salcburgaj moneroj de sep jarcentoj estas elmontrita en la eksa vokta buroo. En la ĉambro antaŭ la Princa ĉambro estas kolekto de sakralaĵoj kun via crucis de la kastela kapelo (de ĉ. 1750).

La riĉe stukita lasta ĉambro sur la unua etaĝo kun la blazono de la suvereno sur la plafonoj. Ĝi servis kiel loĝejo en kazo de vojaĝoj de la landaj suverenoj ĉi-tien. La dua parto de la kolekto de la muzeo de sakralaj objektoj estas deponita tie, inkluzive de grandega kruco de 1608 el la Kroata kaverno ĉe la trapasejo Paß Lueg.

Ĉe la fino de la ŝtuparo, la priesplora salono (kaj torturĉambro) estas meblita per diversaj jurprocesaj antikvaĵoj. Elstaras ankaŭ la malnova kastela kapelo, kiu apartenas al la muzeo, kun rokoka altaro el 1752. Ĝi estas vizitebla nur kadre de specialaj rondgvidadoj en la ĉeesto de muzeogardisto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]