Burgo Schwabsburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
hodiaŭa aspekto

La burgo Schwabsburg estas la ruino de burgo sur alteco de 84 m s.m. en la komunumo Nierstein en la distrikto Mainz-Bingen, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Historio[redakti | redakti fonton]

Supozeble la burgo estis konstruita ĉ 1210 kaj estis menciita en dokumento en la jaro 1257 . La reĝa dokumento de Richard von Cornwall parolis pri la burgo kiel centra bazo de la ŝtaŭfa regno ĉe la Rejno.

En la 14a jarcento la burgo estis garantiaĵo de la regno al la ĉefepiskopo de Majenco kaj ĝi fariĝis poste posedo de la princelektistoj de Palatinato.

Dum la tridekjara milito estis detruita de armeo sub gvido de la hispana armeestro kaj generalo Spinola kaj en la jaro 1799 ĝi estis malkonstruita

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Landesamt für Denkmalpflege Rheinland-Pfalz: Staatliche Burgen und Schlösser in Rheinland-Pfalz. Führer der Verwaltung der staatlichen Schlösser Rheinland-Pfalz 2. erweiterte und neu bearbeitete Auflage. Heft 7 Landesamt für Denkmalpflege Rheinland-Pfalz. Mainz 1980
  • Friedrich-Wilhelm Krahe: Burgen des deutschen Mittelalters - Grundriss-Lexikon, Bechtermünz-Verlag 1996, ISBN 3-86047-219-4