Busento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Busento ĉe Cosenza

Busento estas rivero en Kalabrio (Italio). Ĝi fontas en montaro Sila kaj ĉe urbo Cosenza enfluas en riveron Crati [Krati], en alto de 238 m super marnivelo. Ĝia latina nomo estis Bucentinus.

Laŭ legendo en rivero Busento troviĝas la tombo de la visigota reĝo Alariko la 1-a.

Ŝablono:Ĝermo-geografio