C-3PO

El Vikipedio, la libera enciklopedio

C-3PO estas la fikcia roboto en la filma serio de Star Wars. Ĝi estas la protokola roboto, tradukisto "parolanta 6 milionojn da lingvoj", servanta en "homaj-robotaj kontaktoj", farita de Anakin Skywalker sur planedo Tatooine.

Ĝi ludas en ĉiuj ses filmoj de Star Wars, ofte estas videbla kun sia kamarado, roboto R2-D2. C-3PO travivas multajn aventurojn, servas al Padmé Amidala. Post multaj jaroj Princino Leia Organa sendas ilin al Tatooine por trovi Obi-Wan kiu povus helpi al la Ribela alianco. Venditaj al Luke Skywalker, la robotoj komencas novajn, eksterordinarajn aventurojn.

Ŝablono:Ĝermo-filmo