Caecilia thompsoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Caecilia thompsoni, ofte nomita Tompsona cecilio estas specio de amfibio de la familio de Ceciliedoj. Ĝi estas endemia de Kolombio. Ĝi estas la plej granda el la vermoformaj cecilianoj kaj atingas longon de 1.5 m kaj povas pezi ĝis ĉirkaŭ 1 kg. Ties naturaj habitatoj estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj, plantejoj, ruraj ĝardenoj, kaj eĉ tre degraditaj iamaj arbaroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]