Calafat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Calafat
municipo de Rumanio • limurbo • havenurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Rumanio
Regiono Valaĥio (Oltenia)
Distrikto distrikto Dolj
Poŝtkodo 205200
Aŭtokodo DJ
Retpaĝaro www.municipul-calafat.ro
Politiko
Urbestro Mircea-Marinel Guță
Demografio
Loĝantaro 18,890
Loĝdenso 133 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 43°58′14″N 22°586′40″O  /  43.97056°N, 31.77778°O / 43.97056; 31.77778 (Calafat) (mapo)
Alto 35 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 138 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+02:00 [+]
Calafat (Tero)
Calafat (Tero)
DEC
Calafat
Calafat
Situo de Calafat
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calafat [+]
vdr

Calafat [kalafat] estas urbo kun 18.890 loĝantoj (2002) en la distrikto Dolj en Rumanio. Administre, al ĝi apartenas la vilaĝoj Basarabi, Ciupercenii Vechi kaj Golenţi.

Calafat situas en la sudokcidenta angulo de la distrikto Dolj, ĉe la maldekstra bordo de Danubo. Sur la alia bordo de Danubo situas la bulgara urbo Vidin, al kiu regule trafikas pramo. Oni konstruis ankaŭ ponton (ĉe la danuba kilometro 796, mezure de la riverfino), malfermita en 2013 kaj inaŭgurita de la bulgara ĉefministro Plamen Oreŝarski kaj la rumana ĉefministro Victor Ponta.[1]

Unua dokumenta menciio estas el 1424. La urbon fondis ĝenovaj setlistoj, kiuj laborigis multnombrajn ŝipreparistojn, kies nomo estis „calfat”, tiel la urbo ricevis sian nomon de la metiistoj. La turka armeo tie venkis en 1854 sub la gvido de paŝao Aĥmed super la rusa armeo.

La urbo en 1900 havis 7113 loĝantojn, en 2000 tio kreskis al 21 227.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2013/10, paĝo 10: Ponta ponton malfermas verkita de Evgeni Georgiev.