Campus Palmas Altas (Sevilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Campus Palmas Altas.

Campus Palmas Altas (CPA) estas komplekso de sep konstruaĵoj kiuj formas la nunan sidejon de la plurnacia sevila entrepreno Abengoa kaj estis hejmo ĝis aŭgusto 2019 de unu de la kampusoj de la Universitato Loyola Andaluzio. La komplekso estis desegnita de la brita arkitekto Richard Rogers kun siaj hispanaj partneroj Luis Vidal y Asociados. Ĝi kostis 132 milionojn da eŭroj kaj enhavas totalan areon de 96 000 m², de kiuj 47 000 estas oficejoj kaj la cetero estas verdaj areoj kaj ekipaĵoj. Ĝi estis inaŭgurita de la tiamaj gereĝoj Johano Karlo la 1-a kaj Sofia de Grekio la 23an de septembro 2009.[1] Aktuale la entrepreno Abengoa estas en nepagipova situacio.

En la 27a de decembro 2021 oni oficialigis la vendon de la komplekso al la regiona registaro Junta de Andalucía por estis hejmo de la estonta Ciudad de la Justicia (Justicurbo) de Sevilo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Los Reyes inauguran el Centro Tecnológico de Palmas Altas». El País. 24a de septembro 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]