Canterbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de Canterbury en Britio

Canterbury [KANT-er-ber-i] estas urbo en la angla provinco de Kent en sud-orienta Britio. Tie troviĝas la Katedralo Canterbury kaj ĝi estas la loko de la Ĉefepiskopo de Canterbury, la ĉefloko de la Eklezio de Anglio.

En la literaturo la nomo famas pro Geoffrey Chaucer de Londono, kiu estas la ĉefa poeto de la meza angla lingvo (1100-1450). Lia majstra verko estas The Canterbury Tales ("La Rakontoj de Canterbury").