Carbonero el Mayor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carbonero el Mayor
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40270
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 492  (2023) [+]
Loĝdenso 38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 4° 16′ U (mapo)41.1225-4.2661111111111Koordinatoj: 41° 7′ N, 4° 16′ U (mapo) [+]
Alto 900 m [+]
Areo 66,35 km² (6 635 ha) [+]
Carbonero el Mayor (Provinco Segovio)
Carbonero el Mayor (Provinco Segovio)
DEC
Carbonero el Mayor
Carbonero el Mayor
Situo de Carbonero el Mayor
Carbonero el Mayor (Hispanio)
Carbonero el Mayor (Hispanio)
DEC
Carbonero el Mayor
Carbonero el Mayor
Situo de Carbonero el Mayor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carbonero el Mayor [+]
vdr

Carbonero el Mayor [karboNEro elmaĜOR] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Carbonero el Mayor estas etimologie komprenebla kiel Karbisto la Plejgranda en la senco de Plejgranda Karboproduktejo (de vegetala karbo), por diferenciĝi el alia samnoma loĝloko Carbonero de Ahusín, submunicipo de Armuña.

Carbonero el Mayor en la provinco Segovio.
La preĝejo.
La retablo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 66,35 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 502 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 49 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Navas de Oro, Navalmanzano, Pinarnegrillo, Aldea Real, Bernardos, Mozoncillo, Armuña kaj Tabanera la Luenga. Oriente estas la rivero Eresma.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Kvankam la unuaj mencioj estas de la 13-a jarcento, plej verŝajne la origino estas el la epoko de la konkero de Toledo fare de la fortoj de Alfonso la 6-a en 1085.

Inter 1800 kaj 1805 okazis grava pesto. Poste dum la Milito de Hispana Sendependiĝo aperis geriloj kiel tiu de Esteban Pastor López, unue hispana militsto, poste gerilano kaj finfine deputito.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (porkoj) kaj ceramiko. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Johano la Baptista kun tre grava retablo, la Palaco del Sello, ermitejo kaj sanktejo de Bustar.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]