Cargill

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cargill Incorporated estas multnacia familia entrepreno, kies ĉefsidejo troviĝas en Minnesota, Usono. La entrepreno okupiĝas ĉefe pri rekreskantaj krudmaterialoj kaj renoviĝanta energio, fondita en 1865.

Cargill aĉetas, prilaboras kaj vendas grenojn, grenoproduktojn kaj agrikulturajn komercaĵojn; bredado, produktado kaj komerco kun bovo, furaĝo kaj entenaĵoj de prilaboritaj nutraĵoj, farmaciaj aldonaĵoj. La firmao havas ankaŭ propran financan branĉon en hedgefonds nome Black River Asset Management, kiu havas kapitalon de pli ol $10 miliardoj.

Komercaj datenoj

  • 2005, plej granda familia entrepeno de Usono
  • Enspezo 2005 : 71,1 miliardoj da usonaj dolaroj
  • neta profito 2005: 2,1 miliardoj da usonaj dolaroj
  • 25 % de ĉiu usona grenoeksporto fluas tra Cargill.
  • 22 % de la usona viandomerkato estas provizita tra Cargill.
  • Cargill havas 142.000 dungitojn en 1.100 lokoj en 61 landoj.
  • Ĉiuj ovoj de usonaj McDonald's-oj venas el bienoj de Cargill.


Eksteraj ligiloj