Carl Laemmle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Laemmle

Carl LAEMMLE (n. la 17-an de januaro 1867 - m. la 24-an de septembro 1939) estis germandevena kaj usona filmproduktoro. Li fondis la firmaon Universal Studios.

Post la morto de sia patrino, Carl Laemmle alvenis al Usono en Novjorkon la 27-an de februaro 1884, kie li retrovis sian fraton, kiu trovis postenon por li. En 1906, li decidis investi siajn ŝparaĵojn en kinarton, kaj fondis kune kun sia edzino dissendfirmaon nomitan "Laemmle Film Service". Li poste kreis sian unuan produktoran kinfirmaon, la Independent Motion Picture Company, kiu financis pli ol cent filmojn nur dum sia unua jaro.

Laemmle vendis Independent Motion Picture Company en 1912 kaj uzis la monon por fondi la Universal Film Manufacturing Compagny. Harold Lloyd, Harry Carey kaj Lon Chaney fariĝis la unuaj filmsteluloj de la kompanio.