Carlsberg (bierfarejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
J.C. Jacobsen, la fondinto de la Bierfarejo Carlsberg

Carlsberg A/S estas la kvara plej granda bierfarejgrupo de la mondo. Ĝia ĉefa sidejo troviĝas en Kopenhago, Danlando. Al la grupo Carlsberg apartenas markoj kiel Tuborg, Tetley's, Astra kaj Feldschlösschen.

Historio

La bierfarejo Carlsberg estis fondita en la jaro 1847, kiam Jacob Christian Jacobsen malfermis en la Kopenhaga kvartalo Vesterbro la fabrikon Carlsberg-Bryggerier Kjøbenhavn. Jam en la 1870-aj jaroj Jacobsen komencis vendi sian bieron en eksterlando. En la jaro 1868 Carlsberg vendis sian bieron la unuan fojon en Edinburgh. En la jaro 1939 55% de la importita biero en Britio devenis de Carlsberg. En la jaro 1882 la filo de Jacobsen fondis sian propran bierfarejon Ny Carlsberg. Post la forpaso de sia patro la filo kunigis la du entreprenojn sub la nomo Carlsberg Breweries. En la jaro 1968 Carlsberg malfermis sian unuan bierfabrikon ekstere de Danlando, nome en Malavio. En Eŭropo Carlsberg grandigis sian grupon aĉetante aliajn markojn kiel Tuborg en 1970 kaj la britan bierfarejon Tetley en la jaro 1992 ĝis 1997.[1]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: La informoj en ĉi-tiu artikolo baziĝas grandparte sur la artikolo en la germanlingva vikipedio.

Eksteraj ligiloj