Carnation (Vaŝingtonio)
El Vikipedio
Carnation estas urbeto en Kantono King, Vaŝingtonio, Usono. En 2010 la usona censo nombris 1 786 loĝantojn en Carnation. Ĝia poŝtkodo estas 98014, kaj ĝiaj kodoj laŭ la usonaj normoj FIPS kaj GNIS estas 53-10215[1] kaj 1530825[2] respektive.
Enhavo |
Historio [redakti]
Carnation eksetlis en 1865, kaj municipiĝis en 1912 sub la nomo Tolt (nomo de la apudfluanta rivero Tolt). La nomon oni ŝanĝis al "Carnation" en 1917, por honori/reklami la tiean esplorbienon de la laktaĵfirmao Carnation, nun filio de Nestlé; en 1928 oni re-nomis ĝin "Tolt", kaj en 1951 denove "Carnation".
En la urbo situas la sidejo de la Snokvalmia popolo.
Historiaj konstruaĵoj [redakti]
Inter la oficiale registritaj historiaj vidindaĵoj en Carnation estas Entwhistle House kaj la Halo de IOOF/Agloj.
Citaĵoj [redakti]
- ↑ Censa faktotrovilo
- ↑ http://geonames.usgs.gov/ Usona Komisiono pri Geografiaj Nomoj]