Caryl Chessman

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Caryl (Whittier) CHESSMAN (27-an de majo 1921, St. Joseph, Michigan, Usono2-an de majo 1960, San Quentin, Kalifornio) estis usonano, kiun oni juĝis je morto kaj ekzekutis. Ekde la juĝistara decido ĝis la ekzekuto pasis 12 jaroj, dum kiu li verkis kvar librojn, pro kiuj li iĝis simbolo de la disputo pri la mortpuno.

Li jam kvarfoje venis en readaptejon kaj unufoje en la regionan prizonon, antaŭ ol oni arestis lin en marto de 1941 pro plurfoja rabo, seksa perforto, kaj murda provo. Oni punis lin pro tiuj je malliberejo de 16 jaroj ĝis mortfino.

La punon li devis pleigi en prizono de San Quentini, sed en 1943 fuĝis, en 1944 estis rekaptita kaj en decembro de 1947 provizore liberiĝis. Oni arestis lin la 23-an de januaro 1948, ĉar oni akuzis lin estis la ruĝlampa bandito, kiu en ruĝlampa aŭtomobilo kamuflis sin kiel policisto kaj tiel prirabis junajn parojn en la amstrato de Los Angeles. La bandito dufoje forrabis virinojn, kiujn per pafilo trudis je faro de perversaj seksaj agoj. Chessman ĉiam akcentis sian senkulpecon, li defendis sin mem, sed oni juĝis lin je morto la 18-an de majo. En Kalifornio oni punis tiam je morto la forrabon de homoj, se oni fizike insultis la viktimon.

Chessman plurfoje apelaciis en la sekvaj jaroj kaj verkis kvar librojn (Cell 2455, Death Row (eĉ filmigita); Trial by Ordeal; The Face of Justice kaj The Kid Was a Killer. Lia afero iĝis tiel landkonata.

Oni plurfoje prokrastis lian ekzekuton, sed en 1960 oni rifuzis la ŝanĝon de la juĝo al ĝismorta puno kaj oni ekzekutis lin en la gaskamero de la prizono.