Cefeido

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Cefeido estas stelo kies brilo varias regule, eble, sed ne probable, pro ŝanĝo de grando.

La daŭro de la ciklo estas rekte proporcia al la absoluta grando: sekve, cefeidoj estas utilaj mejloŝtonoj por kalkuli grandajn astronomiajn distancojn.

Gixa nomo venas de la stelo Delta Cephei (δ de la konstelacio Cefeo), kiu varias kun periodo de 5,36634 tagoj. Alpha Ursae Minoris (la nuna polusa stelo) estas cefeido.

[redakti] Historio

En la 1910-1920-aj jaroj, Henrietta Swan Leavitt, de la Universitato Harvard, klasifikis la cefeidojn de la Magelanaj Nuboj. Ŝi konstatis, ke iliaj periodoj estas rilataj al iliaj videblaj magnitudoj, do al iliaj absolutaj magnitudoj, car ĉiuj steloj de unu el tiuj stelamasoj estas praktike je sama distanco de Tero.

Tiel, sufiĉas mezuri la distancon al unu cefeido, (ekzemple per paralakso), por trovi la absolutan magnitudon, do la distancon al iu-ajn aliaj cefeidoj.

Tiun mezuron faris en 1916 Harlow Shapley, kiu kompletigis la malkovron de Henrietta Swan Leavitt. De tiam, la cefeidoj iĝis gravaj helpiloj por la mezuro de la kosmaj distancoj.

[redakti] Formulo

La absoluta magnitudo M de cefeido estas ligata al ĝia periodo P mezurata en tagoj per la rilato:

 M = -2.81 log(P) - (1.43 \pm 0.1) \,
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj