Celia Sánchez

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Celia Sánchez Manduley (Media Luna, 9-a de majo de 1920Havano, 11-a de januaro de 1980), estis aktiva revoluciulino kaj partoprenanto en la Kuba Revolucio kaj tre proksima amikino de Fidel Castro. Lia patro estis kuracisto. Ekde fruaĝo ŝi estis influata de la penso de José Martí kaj jam kiel junulino aliĝis al la popola lukto.

Ŝia decida partopreno estis preparo de la kamparana apogo ĉe Manzanillo al la revoluciuloj kiuj estis venonta per la ŝipo Granma kun Fidel Castro kaj Che Guevara. Poste ŝi iĝis unu el la unuaj virinoj kiuj aliĝis al la kastrisma revolucio kaj estris virinan roton. Post la evnko ŝi pluhavis sian influon, sed ne grave enposteniĝis.