Cerdeira (vilaĝo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cerdeira, vilaĝo kiu allogas artistojn kaj naturamantojn.

Cerdeira estas portugala tradicia vilaĝo (pt: Aldeia do xisto) en la municipo (pt: freguesia) de Lousã, en la distrikto (pt: concelho) de Lousã.

Cerdeira estas nuntempe (2023) parto de la reto Aldeias do Xisto (vilaĝoj de ardezo) kaj estas protektita heredaĵo. Dank' al novaj loĝantoj (8 familioj) la vilaĝo ne nur estis restarigita sed ankaŭ revivigita.

Panoramo super la vilaĝo Cerdeira

La projekto Cerdeira – Home for Creativity faras ĉi tiun lokon retiriĝejo por artistoj, naturŝatantoj kaj homoj kiuj serĉas silenton. Aldone al 9 feridomoj, ekzistas rezidejoj por artikstoj, trinkejo, malgranda biblioteko, kunvenejo por serminarioj kaj spacoj por atelieroj. Kursoj estas ofertitaj de marto ĝis oktobro, de ceramiko ĝis lignoĉizado aŭ desegnado[1][2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikel vom 2. August 2008 im Hamburger Abendblatt, abgerufen am 19. Januar 2013
  2. (fr) Estrella, En: Echappée belle - Les villages historiques du Portugal, TV5 Monde, la 10-an de majo 2023.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]