Charles Messier

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Charles MESSIER (26-a de junio, Badonviller, 173012-a de aprilo, Parizo, 1817) estis franca astronomo kiu en 1774 publikigis katalogon da 45 profundaj astroj kiel nebulozoj kaj stelamasoj. La celo de la katalogo estis helpi kometajn serĉantojn (kiel li mem) kaj aliajn astronomojn distingi inter daŭraĵo kaj maldaŭraĵoj en la ĉielo.

En 1781, la katalogo estis kreskita al 110 'Messier Objektoj'. La nomoj de ĉi tiuj astroj, de M1 al M110, estas ankoraŭ uzata hodiaŭ. La katalogo enhavas iujn da la plej gravaj noktĉielaj objektoj, de la Kraba Nebulozo (M1) al tre malgranda elipsa galaksio proksime al Andromedo (M110). Dum mesiera maratono, multaj amaturaj astronomoj konkursas vidi ĉiuj 110 de la astroj en unu-nokta periodo, ofte en marto kiam la kondiĉoj estas plej favora.

La kratero Messier sur la Luno kaj la asteroido 7359 Messier estis nomata pro li.

Vidu ankaŭ


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda