Charles Stewart Parnell

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Charles Stewart Parnell (27a Junio 1846 – 6a Oktobro 1891) estis irlanda terposedanto, naciista politikestto, ter-reforma agitisto, kaj fondinto kaj estro de la Irlanda Parlamenta Partio. Li estis unu el plej gravaj figuroj en la 19a jarcento en Granda Britio kaj Irlando, kaj estis priskribita de ĉefministro William Gladstone kiel plej rimarkinda persono kiun li konis.[1]

Parnell kondukis la Irlandan Parlamentan Partion kiel Membro de la Parlamento (MP) tra la periodo de parlamenta naciismo en Irlando inter 1875 kaj sia morto en 1891. Poste, la Irlanda Parlamenta Partio disiĝis dum 1890, sekve al diskonigo pri aferoj de la privata vivo de Parnell entrude en lia politika kariero.[2] Li ĉiukaze estis reklamita de postaj irlandaj parlamentaj respublikanoj kaj naciistoj.

Notoj

  1. La precizaj vortoj de Gladstone estis, 'I do not say the ablest man; I say the most remarkable and the most interesting. He was an intellectual phenomenon.'
  2. English (2007), p. 223

Eksteraj ligiloj