Chatka pod Niemcową

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chatka pod Niemcową
Ŝirmejo sur montopinto Niemcowa
Ŝirmejo sur montopinto Niemcowa
Ŝirmejo sur montopinto Niemcowa
Montara kabano [+]

LandoPollando
ProvincoMalgrandpollando
Koordinatoj49° 26′ 46″ N, 20° 38′ 48″ O (mapo)49.44605555555620.646777777778Koordinatoj: 49° 26′ 46″ N, 20° 38′ 48″ O (mapo)

Alteco960 m

Chatka pod Niemcową (Malgrandpollando)
Chatka pod Niemcową (Malgrandpollando)
DEC
Chatka pod Niemcową
Chatka pod Niemcową

Chatka pod Niemcową (Pollando)
Chatka pod Niemcową (Pollando)
DEC
Chatka pod Niemcową
Chatka pod Niemcową
Map
Chatka pod Niemcową
Vikimedia Komunejo:  Chatka pod Niemcową [+]
vdr

Chatka pod Niemcową estas sezona ŝirmejo en la pola montaro Beskid Sądecki, kiu apartenas al Karpatoj. La nomo estas tradicia, sed erariga, ĉar la ŝirmejo ne troviĝas ĝuste sur la montopinto de Niemcowa (963 m), kiel oni vidas sur la mapoj, sed sur rokrando Złotułki (nomata Trześniowy Groń) 1001 m s.m., kaj sur herbejo nomata ankaŭ Trześniowy Groń. Laŭ administra divido la ŝirmejo apartenas al urbeto Piwniczna-Zdrój.

Priskribo de la ŝirmejo[redakti | redakti fonton]

Ĝi konsistas el du lignaj konstruaĵoj kovritaj per ŝindoj. Ĝi funkcias en la reto de la studenta ĥataro, kiu ĝenerale estas malmultekosta kaj modestkondiĉa. Elektra energio en la ŝirmejo ekzistas, tamen oni ne uzas ĝin por lumigado. La ĉambrojn oni lumigas pere de kandeloj. En la ĥatoj mankas fluanta akvo - oni portas ĝin el la fonto. La ŝirmejo oferas 50 tranokt-lokojn en amasejoj, sed oni devas havi la propran dormosakon. En la ŝirmejo troviĝas memzorga kuirejo, tamen la manĝaĵon oni devas kunporti. La ĥatoj funkcias dum tri monatoj en la somera periodo, en tempo de studentaj ferioj kaj semajnfinoj. Apud la ŝirmejo oni povas starigi propran tendon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas unu el la plej malnovaj studentaj ĥatoj en Pollando. Ĝi troviĝas en stilaj, lignaj konstruaĵoj devenantaj de la duono de la 20-a jarcento. La konstruaĵoj funkciis iam kiel bieno. En 1974 ĝi iĝis la krakova filio de Almatur kaj de Politechnika Krakowska. Nun ĝi estas propra posedaĵo. Malgraŭ ŝanĝo de la posedanto la ŝirmejo konservis sian unikan etoson.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chatka pod Niemcową en la pola Vikipedio.