Checkers

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Checkers Drive-In Restaurants, Inc. estas la plej granda rapidmanĝejaro de duoblaj traveturaj restoracioj en Usono. En junio 2006, la kompanio privatiĝis por unuiĝi kune kun Taxi Holdings Corp., filiigaĵo de Wellspring Capital Management, privata ekvitfirmao.

Historio

Origine disaj kompanioj pro servi diferencajn regionojn, Checkers kaj Rally's Hamburgers, Inc. unuiĝis en aŭgusto 2009. La kuna kompanio havas ĝian ĉefoficejon en Tampa. Checkers-on fundis Jim Mattei en 1986 en Mobile, kaj publikiĝis en 1991. Rally's estabiliĝis en Louisville, Kentukio en 1985, kaj ĝia unua loko estis en Jeffersonville, Indianao. Ekde 1996 ĝis 1999, Rally's-on posedis CKE Restaurants, patrokompanio de Carl's Jr. kaj Hardee's.

En la jaro 2007, la rapidmanĝejaro uzis rolulon nomata „Rap Cat“ (Repkato), farĉita animala kato, kiu faras repkanton pri la rapidmanĝejaro. La reklamkampanjo populariĝis post ĝin afiŝis iu sur YouTube, iĝanta virusa video.

Eksteraj ligiloj