Cibeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cibeto (el la araba Zabad = mosko) estas ŝaŭma substanco kun moska odoro, kiun sekrecias anusaj glandoj de vivero. La bestoj ĝin uzas por allogi alian sekson por pariĝo kaj marki sian areon.

Oni uzas cibeton - post maldensigo - en la aromaĵa industrio por parfumoj kaj en la kafoproduktado (Civetkafo). Oni uzas hodiaŭ arte produktitan cibeton. La natura cibeto entenas interalie indolon kaj kemiaĵon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Civetkafo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.