Saltu al enhavo

Cicerono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marko Tulio Cicerono (latine: Marcus Tullius Cicero) (3-a de januaro, -106 - 7-a de decembro, -43) estis oratoro kaj ŝtatisto de Romio, ĝenerale konsiderata la plej granda latina proza stilisto.

Marcus Tullius Cicerono je la aĝo de ĉirkaŭ 60, de antikva marmora busto

Cicerono naskiĝis en Arpino, Italio kaj mortis en Formia.

Li estis gvidanto en la lasta duon-jarcento de la Romia Respubliko. Dum lia oratorado kaj prozo estis alte taksataj, lia poezio ne ĝuis similan pozitivan reputacion.

Cicerono estis konsulo en -63, la unua viro elektita konsulo kiu havis neniujn konsulajn prapatrojn de pli ol 30 jaroj (tion oni nomis: li estis "nova homo"). Li estas aparte fama pro siaj oratoraĵoj kontraŭ Katilino. Sume estis kvar: du al la senato, kaj du al la popolo. Oni poste ekzilis lin, kaj dum ĉi tiu tempo, li verkis siajn oratoraĵojn, antaŭ ol reveni al Romo. Finfine, oni ekzekutis lin, kaj liajn manojn kaj kapon oni pendigis en la rostroj en la roma forumo.

Ĉefaj verkoj

Oratoraĵoj

  • Pro Quinctio
  • Pro Roscio Amerino
  • Pro Roscio Comodeo
  • de Lege Agraria Contra Rullum
  • In Verrem
  • de Imperio Cn. Pompei
  • Pro Cæcina
  • Pro Cluentio
  • Pro Rabirio Perduellionis Reo
  • In Catilinam I-IV
  • Pro Murena
  • Pro Sulla
  • Pro Flacco
  • Pro Archia
  • Post Reditum in Senatu
  • Post Reditum in Quirites
  • de Domo Sua
  • de Haruspicum Responsis
  • Pro Cn. Plancio
  • Pro Sestio
  • In Vatinium
  • Pro Cælio
  • de Provinciis Consularibus
  • Pro Balbo
  • Pro Milone
  • In Pisonem
  • Pro Scauro
  • Pro Fonteio
  • Pro Rabirio Postumo
  • Pro Marcello
  • Pro Ligario
  • Pro Deiotaro
  • Philippicae orationes

Filozofiaj verkoj

  • de Inventione
  • de Optimo Genere Oratorum
  • Topica
  • de Oratore
  • de Fato
  • Paradoxa Stoicorum
  • De Partitione Oratoria
  • Brutus
  • Orator
  • De Re Publica
  • de Consulatu Suo
  • de Legibus
  • de Finibus
  • Tusculanæ Disputationes
  • de Natura Deorum
  • Academica
  • Cato Maior de Senectute
  • Laelius de Amicitia
  • de Divinatione
  • de Officiis
  • Commentariolum Petitionis

Leteroj

  • ad Atticum
  • ad Familiares
  • ad Quintum
  • ad Brutum

oratoraĵoj - 58 ankoraŭ ekzistas, 88 estas registritaj
retoriko - teoriaj kaj historiaj verkoj ankoraŭ ekzistas
leteroj - centoj da ekzistantaj leteroj publikiĝis post lia morto
filozofio - politika filozofio, etiko, kaj teologio

Vidu ankaŭ: Katilinaj Oratoraĵoj

En Esperanto

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda