Cifereca
Cifereca au "diĝita" sistemo estas sistemo, kiu funkcias pere de diskrete reprezentataj kvantoj, t.e. per kvantumigo, kiuj povas alpreni nur certajn difinitajn valorojn, kaj kiuj ne estas kontinue ŝanĝeblaj (en maniero simila al ciferoj). La malo de cifereca estas analoga.
Cifereca reprezentado kaj cifereca tekniko estas multege uzataj en komputiloj, kaj ĝenerale en moderna tekniko.
Lingva noto
Sinonimo de cifereca estas diĝita, tamen kelkaj fontoj rekomendas la vorton cifereca.[1][2] La vorto digitala neniel estas sinonimo, sed rilatas al la planto digitalo. Diĝita devenas el Latino digitus (fingro), ĉar oni kalkulis nombrojn per fingroj.
Cifereca kodado
Oni uzas diversajn kodadajn manierojn. Ekz.
- Por reela nombro - driva punkto, fiksa punkto
- Por literoj - litero kodo (ekz. Unikodo, ASCII)
- Por sono - pulskoda modulado
- Por koloro - RGB