Ciperlakto
Ciperlakto estas tradicia trinkaĵo farita de diversaj vegetalaj vegetaĵoj, ĉefe el manĝebla cipero (Cyperus esculentus), sed ankaŭ el hordeo, migdalo aŭ rizo. En Valencilando, kie ĝi estas tipa trinkaĵo, la plej populara formo estas la horĉato el manĝebla cipero. Ĝi ankaŭ ricevas la nomojn orĝato aŭ horĉato.
Tiuj nomoj devenas el la valencia orxata kaj ĝia hispanlingva varianto horchata, probable el ordiata, kaj siavice ordi (hordeo) (latine *hordeata < hordeum). Ekzistas en angla kaj franca lingvoj la nomo orgeat, en itala orzata, kaj en surinama nederlanda orgeade kun la sama origino, sed en tiu kazo la trinkaĵoj estas malsamaj, kaj ne plu farataj el hordeo.