Cistanĉo
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 20 Nov. 2010.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Cistanĉo (latine Cistanche) estas genro el la planta familio de orobankacoj, kies multaj specioj estas protektataj plantoj. Ili estas plantoj parazitaj.
El la specioj de la genro en alternativa medicino aparte interesas la dezerta cistanĉo (latine Cistanche deserticola, ĉine 肉苁蓉, pinjine ròucōngróng; farmacia nomo Herba Cistanchis).
La dezerta cistanĉo kreskas en interna Ĉinio kaj Mongolio. La herbo estas uzata kontraŭ impotenteco, frua ejakulado kaj aliaj seksaj problemoj.

