Cisterno

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cisterno en la eksa portugala fortikaĵo El Jadida en Maroko
Repreni la akvon el malgranda cisterno

Cisterno (de latina "cistera", korbo) estas (ofte) subtera baseno por kolekti akvon.

Cisternoj estas tutmonde uzataj, precipe ĉe lokoj, kie ne ekzistas regula provizo de akvo aŭ la alfluo de akvo estas malregula. Se ne estas natura akvofluo (fonto, rivero, lago) oni kolektas pluvakvon aŭ alportas la akvon per tuboj aŭ veturiloj.

Modernaj cisternoj por unuopaj domoj kutime konsistas el plasto. Por pli grandaj cisternoj por fabrikoj, vilaĝoj aŭ eĉ urboj oni preferas betonon kaj maldikan kovrilon el alia materialo.

La posta apliko de la kolektita akvo difinas la konstrumetodon kaj la operadon de la cisterno.

Se la akvo estas por trinki, oni devas plej strikte eviti malpuraĵojn, kiuj povas malfavore influi la guston aŭ la mikrobiologian kvaliton. Ofte la akvo estas utiligata por akvumi plantojn.

Cisterno

Fortikaĵoj [redakti]

Fortikaĵoj, ekzemple dum la eŭropa mezepoko, multe dependis de trinkebla akvo, kiu estis pli grava problemo ol nutraĵo. Se la fortikaĵo, kiu foje troviĝis sur alta monto, ne havis fonton, oni dependis de kolektita pluvakvo. Pro la grava rolo da la akvo por la defendokapablo oni trovas grandajn cisternojn en fortikaĵoj.

La radiko esta uzata ankaŭ por cisternovagono.

Ligoj [redakti]