Collado Villalba

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Collado Villalba estas municipo de la Madrida Regiono (Hispanio). Ĝi situas je 39 km nordokcidente de Madrido kaj je 917 metroj alte sur ampleksa holmo de la madrida deklivo de la Gvadarama Montaro. Kun 59.900 loĝantoj (januaro 2010) en areo de 26,5 kvadrataj kilometroj, ĝi troviĝas ĉe la valo de Gvadaramo, turisma regiono de la Madrida Regiono.