Kondorcet-balotado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Condorcet-balotado)

Kondorcet-balotado estas balotsistemo, kiu kongruas kun la Kondorcet-kriterio, kiu estas : « Se elekto estas preferata de plimulto ol ĉiuj aliaj elektoj, do tiu elekto devas esti elektita ». Tiel, la Kondorcet-gajnanto gajnas ĉiujn aliajn kandidatoj en duelo.

Tia kandidato ne ĉiam ekzistas. Tio estas la Kondorcet-paradokso. Ekzemple, se oni preferas A ol B, B ol C, kaj C ol A, tiam neniu el la tri kandidatoj venkas samtempe ĉiujn aliajn kandidatoj. Tial, ekzistas multaj metodoj por elekti kandidato.

Kondorcet-balotado prenas sian nomon de Nikolao de Condorcet, 18a-jarcenta franca matematikisto kaj filozofo.

Kondukto de baloto[redakti | redakti fonton]

Balotiloj[redakti | redakti fonton]

Por baloti, ĉiu balotanto klasas la kandidatoj laŭ ilia ordo de prefero.

Balotkalkulado[redakti | redakti fonton]

Por trovi la gajnanto, oni simulas ĉiujn duelojn. Se kandidato venkas kontraŭ ĉiuj aliaj kandidatoj, li estas la Kondorcet-gajnanto do li gajnas la elekton.

Kazo kie ne estas Kondorcet-gajnanto[redakti | redakti fonton]

Se ne estas Kondorcet-gajnanto, oni devas uzi alian metodon aldone.

Ekzemploj de Kondorcet-balotadoj estas:

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Supozu, ke:

  • 32 balotantoj preferas A pli ol B pli ol C
  • 33 balotantoj preferas B pli ol A pli ol C
  • 34 balotantoj preferas C pli ol A pli ol B

Se ĉiu voĉdonas per siaj veraj preferoj, tiam venkas A, ĉar 66 el 99 balotantoj preferas A super B, kaj 65 el 99 preferas A super C. Kun majoritata balotsistemo venkus C, kaj kun Alternativ-voĉdona metodo venkus B.