Cornelius Fredericks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cornelius Fredericks
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1863 (1863-11-30)
Morto 16-an de februaro 1907 (1907-02-16) (43-jaraĝa)
vdr
Ŝarkinsulo dekstre, internigejo de la germanaj koloniistoj en hodiaŭa Namibio kie mortis Fredericks

Cornelius FREDERICKS, ankaŭ Frederiks[1] (1864 - 16-an de februaro 1907 apud Lüderitz)[2], estis gvidanto de la Bethanien-namoj en la suda parto de Germana Sudokcidenta Afriko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fredericks iel konkurencis kun kapitano Paul Fredericks havante inter la en Bethanie vivantaj orlamoj multajn favorantojn.

Dum la ribelo de la namoj li iĝis ribelestro de grupoj aktive kontraŭbatalantaj la germanojn. Li parte prezentis sin kun Hendrik Witbooi, gvidanto de la khovesinoj serĉote kontraŭ premio de 3000 markoj.[3] De la militdeklaro de Witbooi en septembro 1904 ĝis septembro 1905 duobliĝis la kompleta forto de la germanaj protekttrupoj de 7000 al 14 000 soldatoj. La nombro de la armitaj namaoj inverse neniam trapasis la nombron de 2000 batalantoj. La Germana Regno estis do firme volanta rompi la rezistadojn.[4] Post la morto de Witbooi en la 29.10.1905 la germanaj trupoj paŝon post paŝo sukcesis konvinki la neblankulojn kapitulaci. La aro ĉirkaŭ Fredericks venkite transdonis sin en la 3.3.1906.

En la 9.9.1906 oni internigis Fredericks en koncentrejo sur Ŝarko-insulo je Lüderitz kie la plejparto de kaptitoj (nombro inter du kaj tri miloj; laŭ oficiala statistiko 1359) mortis pro veterkondiĉaĉoj aŭ malsatego.[5] Iliaj korpoj entombigitis mare dumtajde.[6]

Fredericks ekzekutitis per senkapigo. La kapo senditis Germanujon por fari prirasajn esploradojn.[7] Ĝi laste troviĝis verŝajne, kun minimume 19 aliaj, ĉe Charité-kliniko en Berlino kaj estis revenigita en Namibion en 2011.[8]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Sur Ŝarkinsulo ĉe Lüderitz starigitis je lia honoro memorigŝtono.[9]

Ekde 2018 estas plano renomi Lüderitz-straton en Berlino por Fredericks.[10][11]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klaus Dierks: Biographies of namibian personalities (2004)
  2. Gedenktafel für Fredericks.
  3. Proklamado al la namaoj fare de von Trotha, 22.4.1905, legeble ĉe: Die Kämpfe der deutschen Truppen, vol. II, p. 186
  4. Werner Hillebrecht: "Die Nama und der Krieg im Süden", ĉe: Völkermord in Deutsch-Südwestafrika, Jürgen Zimmerer/ Joachim Zeller (eld.), Berlin 2003/2016³
  5. NAN ZBU 456, D IV, 1.3 vol 5, laŭ Caspar W. Erichsen, ĉe: Zimmerer, 2003.
  6. Jeremy Silvester/Casper Erichsen: Luderitz’s forgotten Concentration camp
  7. Christian Fetzer: Rassenanatomisĉe Untersuchungen an 17 Hottentottenköpfen, ĉe: Zeitschrift für Morphologie und Anthropologie, vol 16, H. 1 (1913), pp. 95–156
  8. Restitution of Namibian skulls in 2011: Fächerverbund Anatomie, Ĉarité.[rompita ligilo]
  9. Day 6: The Scourge of the Kaiserbird.
  10. Berlin to honour Namibian heroes. New Era, 2018.
  11. Mehr als ein paar neue Namen. TAZ, 21a de Aprilo 2018.