Corral de Ayllón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Corral de Ayllón
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40529
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 75  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 3° 27′ U (mapo)41.4-3.45Koordinatoj: 41° 24′ N, 3° 27′ U (mapo) [+]
Alto 1 026 m [+]
Areo 18 km² (1 800 ha) [+]
Corral de Ayllón (Provinco Segovio)
Corral de Ayllón (Provinco Segovio)
DEC
Corral de Ayllón
Corral de Ayllón
Situo de Corral de Ayllón
Corral de Ayllón (Hispanio)
Corral de Ayllón (Hispanio)
DEC
Corral de Ayllón
Corral de Ayllón
Situo de Corral de Ayllón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Corral de Ayllón [+]
vdr

Corral de Ayllón [koRAL deajLJON] estas municipo en la nordoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Riaza. La loknomo Corral de Ayllón estas komprenebla etimologie kiel Bestokorto de Ayllón, alude al iama grava loko.

En tiu malgranda loĝloko estas la plej etenda aerodromo en Eŭropo kaj ladua tutmonde, nome la privata aerodromo "La Nava", speciala ĉefe por glisflugo. Ĝi estas pli ol du milionoj de kvadrataj metroj etenda. Ĝi estis konstruita dum la Hispana Enlanda Milito fare de la frankisma flanko. Ĝi ne funkcias ekde 2013.

Corral de Ayllón en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 18,06 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 71 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 35 el jaro 2000.

Ĝi distas 89 km de Segovio, provinca ĉefurbo, 20 km de Riaza kaj 9 km de Ayllón. Ĝi limas kun municipoj Riaguas de San Bartolomé, Languilla, Ayllón, Fresno de Cantespino, Ribota kaj Riaza.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi nomiĝis iam El Corral. Oni al donis de Ayllón en la 19-a jarcento. Corral de Ayllón formis parton de la Comunidad de Villa y Tierra de Ayllón.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]