Covăsanț

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Covăsinț)
Covăsinț
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Arad
Alinome Kovászi (hungare)
Iama hungara departemento Arad
Situo 46° 12′ N, 21° 36′ O (mapo)46.221.604166666667Koordinatoj: 46° 12′ N, 21° 36′ O (mapo)
Covăsanț (Rumanio)
Covăsanț (Rumanio)
DMS
Alto super maro 154 m
Poŝtkodo 317090
Loĝantaro 2 659 (2002)
Kodo laŭ SIRUTA 10514
vdr

Covăsânț (hungare Kovászi, de 1899 Kovasincz, germane historie ankaŭ Kowazynth) estas komunumo en Rumanio oriente de Arad.[1][2]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 ĝi havis 3 846 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 estis 2 596 (rumanoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua dokumenta mencio estas el 1278. Ĝi estis en la 15-a kaj 16-a jarcentoj kamparurbo. Ĝi apartenis ĝis 1919 al Hungario (Arad).

La komunumo konsistas nur el unu vilaĝo. Oriente de ĝi estas granda arbaro, norde kaj okcidente agraroj. Sude situas la komunumo Ghioroc.

El la du skribmanieroj (Covăsinț / Covăsânț) la Enciclopedia României[3] uzas la duan, sed la komunuma retejo la unuan[4]. Ĉar la retejo ne uzas supersignojn kaj do skribas "Covasint", ne eblas diri, ĉu ĝi celas uzi la malnovan skribon "Covăsînț", kiu estis prononcata same kiel Covăsânț.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Covăsinț pasas sud-norde la vojo 708B inter Păuliș kaj Șiria. La plej proksima fervoja stacio estas en Șiria.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.