Cretas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cretas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44623
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 556  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 0° 13′ O (mapo)40.9277777777780.21000000000001Koordinatoj: 40° 56′ N, 0° 13′ O (mapo) [+]
Alto 563 m [+]
Areo 52,663565 km² ( 526 6.3 565 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cretas (Provinco Teruelo)
Cretas (Provinco Teruelo)
DEC
Cretas
Cretas
Situo de Cretas
Cretas (Hispanio)
Cretas (Hispanio)
DEC
Cretas
Cretas
Situo de Cretas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cretas [+]
vdr

Cretas [KREtas] (Queretes en kataluna) estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la oriento de la nordorienta komarko Matarraña, kies administracia ĉefurbo estas Valderrobres.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 189 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 563 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la oriento de la komarko; ĝi estas inter Valderrobres sudokcidente kaj Calaceite norde; krome nordoriente estas Lledó sur la limo kun la provinco Taragono. La loko estas ĉe la Iberia Sistemo proksime de la montopasejo de Beceite.

La loko apartenas al la nomita Aragona Strio, kaj en la municipo la loka parolmaniero estas inter la variaĵoj klasitaj kiel dialektoj de la kataluna. Krome, la tuta loĝantaro regas kaj povas uzi la kastilian.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pordego de la preĝejo.

Aperis proksime rokpentraĵoj de la Surroka arto ĉe la Mediteranea Arko, kio indikas loĝadon jam de prahistoria epoko. Plej frue malkovritaj pentraĵoj estis de virbovo, ĉevalo kaj kapro, ĉefe ĉe la nomita Roca de los Moros (Roko de la Maŭroj). Poste aperis homaj figuroj ĉe Abrigo dels Gascons. La deveno de la setlejo mem estas de iberoj.

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento. Prospero okazis inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj kiam oni konstruis multe, ekzemple la gotik-renesanca preĝejo en la 16-a jarcento. Estas multaj restaĵoj kiuj atestas pri la historia pasinteco:

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Cretas kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 555 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ermitejo de la Virgulino de la Mizerikordo.

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter vidindaĵoj menciendas la preĝejo de la 16-a jarcento kun bela pordego plena je figuroj, la historia urba kerno kun ĉefa strato, domego Turull, placo kun simbola kolono, la kapelo de Sankta Antonio, la Pordego de Sankta Roĥo kaj la Ermitejo de la Virgulino de la Mizerikordo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]