Cuisance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cuisance
Cuisance en Arbois
rivero
Bazaj informoj
Situo Franĉ-Konteo, Francio
Longeco 32,2 km
Akvokolekta areo 168 km²
Averaĝa trafluo 5,08 m³/s
Fluo
Fonto Les Planches-près-Arbois (Jura (Franĉ-Konteo))
- Alteco super marnivelo 250 m
Enfluejo Loue
- Alteco 202 m
Altecodiferenco 48 m
Geografio
Landoj  Francio
Trairataj urboj Les Planches-près-Arbois,

Mesnay, Arbois, Vadans (Jura), Mathenay, Ferté, Vaudrey, Bans, Souvans

vdr

Cuisance estas rivero de Francio, en regiono Franĉ-Konteo, kiu fontas en Ĵuraso je la alteco de 250 metroj super la marnivelo el la Groto de Les Planches-près-Arbois ĉe la komunumo de Les Planches-près-Arbois en la franca Ĵuraso (departemento Jura).

Rivernomo[redakti | redakti fonton]

La nomo "Cuisance" devenas eble de la vorto "cos", kiu signifas "glatigita ŝtono".

Fluvojo[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

La rivero Cuisance fontas ĉe Les Planches-près-Arbois, kie estas la du fontoj de tiu rivero. Unu el la fontoj elfluas de la galerioj de la Groto de Les Planches-près-Arbois ; la dua fonto devenas de akvo-falo el travertino.

Komunumoj trafluataj de la rivero[redakti | redakti fonton]

Les Planches-près-Arbois (fonto), Mesnay, Arbois, Vadans (Jura), Mathenay La Ferté, Vaudrey, Bans, Souvans (alfluejo al Loue)

Akvoscienco (hidrologio)[redakti | redakti fonton]

La flukvanto de la rivero Cuisance estis observata dum 15-jara periodo (1969–1983) en Bans, vilaĝo de departemento Jura (Francio) situanta tute proksime de la kunfluejo kun rivero Loue. Tie, en Bans, la kolektoareo mezuras 168 kilometrojn alt du, t.e. preskaŭ la tuta kolektareo de tiu rivero. La mezaflukvanto kalkulita dum pluraj jaroj de la rivero, en Bans estas po 5,08 kubometroj sekunde. Cuisance fluktuas laŭ la sezonoj. La fluktuadoj de tiu rivero montras ampleksajn fluŝanĝojn: kubometre la flugkvanto iĝas de 5,91 ĝis 9,05 kubometroj de novembro ĝis aprilo kaj la plej altaj niveloj okazas en januaro kaj marto. Ekde aprilo la flukvanto malaltiĝas iom post iom ĝis la plej malaltaj niveloj somere. Tiuj malaltaj niveloj okazas inter julio kaj septembro; la meza monata flukvanto atingas 1,36 m³ en aŭgusto (po 1360 litrojn sekunde). Tamen , la VCN3 povas atingi 0,200 m³ dum la seka kvinjaroperiodo t.e. 200 litrojn en sekundo. Tiam iĝas malfacila situacio pro manko de akvo. Aliflanke la riveraltiĝoj povas esti tre altaj pro mallarĝeco de ĝia kolektoareo. La momenta maximuma flukvanto registrita la 7-an de aprilo 1983 estis po 41,6 m³/s. En la kolektoareo de la Cuisance la akvoalteco jare fluanta estas 958 mm, kio estas ege multe pli (trioble) ol la meza kvanto en Francio. Ĝi estas eĉ multe pli alta ol en la kolektoareo de la rivero Saône (501 mm en Liono, Lyon en la franca).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

en la franca lingvo

Fontoj de la informoj[redakti | redakti fonton]