Dàbēi-sì

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dàbēi-sì
大悲寺
   Bikŝuejo  
Loko: Tjanĝino, Ĉinio
vdr

Dàbēi-sì estas bikŝuejo en Tjanĝino, Ĉinio. En la ĉina lingvo, 大悲寺 signifas bikŝuejo de la granda kompato (mahākaruṇā).

La bikŝuejo unue estis konstruita dum la dinastio Qing, sed estis draste rekonstruita kaj renovigita ekde tiam kaj nun konsistas de la 1669-a Okcidenta Monaĥejo kaj la 1940-a Orienta Monaĥejo. Ĝi estas la plej granda kaj malnova templo en la urbo. La templo enhavas la Tjanĝinan Buddhisman Instituton kiu ekspozicias multajn antikvajn statuojn.

La monaĥejo estas konata pro sia vegetara manĝaĵo.