DCMI

El Vikipedio, la libera enciklopedio

DCMI (Dublin Core Metadata Initiative) estas organizaĵo, kiu zorgas pri la disvastigo de meta-datenaj normoj kaj disvolvigo de specialaj meta-datenaj vortaroj por priskribo de rimedfontoj (resursoj), kiuj ebligas uzon de pli inteligentaj informaj sistemoj de eltrovaĵo.

DMCI volas peri inter diversaj meta-datenaj kadroj kaj tiucele proponas propran kadron pri risurcaj meta-datenoj. Jena tabelo donas ekzemplojn de tiaj datenoj el la katalogo de DMCI (la nomoj de la datenoj venas el la angla lingvo):

title titolo nomo donita al la resurso
creator kreinto, kiu unuavice respondecas pri la kreado de la enhavo de la risurso
subject temo de la risursa enhavo
description priskribo de la enhavo de la risurso; tio povas esti resumo, enhavtabelo, bildo ktp.
publisher eldoninto, kiu publike disponigas la risurson

La retpaĝa lingvo HTML ofertas propran mekanismon por doni meta-datenojn; ĝi uzas la prefiksojn "DC" aŭ "DCTERMS", ekzemple:

 <meta name="DC.publisher" value="Vikipedio">

Eksteraj ligiloj