DCMI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
DCMI
normiga organizaĵo
Lando(j) SingapuroUsono vd
Membro de Wikibase Stakeholder Group vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo private company limited by guarantee
vdr

DCMI (mallongigo por angle Dublin Core Metadata Initiative) estas organizaĵo, kiu zorgas pri la disvastigo de meta-datenaj normoj kaj disvolvigo de specialaj meta-datenaj vortaroj por priskribo de rimedfontoj (resursoj), kiuj ebligas uzon de pli inteligentaj informaj sistemoj de eltrovaĵo.

DMCI volas peri inter diversaj meta-datenaj kadroj kaj tiucele proponas propran kadron pri resursaj meta-datenoj. Jena tabelo donas ekzemplojn de tiaj datenoj el la katalogo de DMCI (la nomoj de la datenoj venas el la angla lingvo):

title titolo nomo donita al la resurso
creator kreinto, kiu unuavice respondecas pri la kreado de la enhavo de la resurso
subject temo de la resursa enhavo
description priskribo de la enhavo de la resurso; tio povas esti resumo, enhavtabelo, bildo ktp.
publisher eldoninto, kiu publike disponigas la resurson

La retpaĝa lingvo HTML ofertas propran mekanismon por doni meta-datenojn; ĝi uzas la prefiksojn "DC" aŭ "DCTERMS", ekzemple:

 <meta name="DC.publisher" value="Vikipedio">

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

OLAC

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]