Dalekarla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dalekarla estas malnova skandinava lingvo kaj kulturo de sveda provinco Dalekarlajo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La geografio de Dalekarlajo estas tiu de ĝiaj rivervaloj. Dialekte, oni dividas la lingvon jene:

Supra silga[redakti | redakti fonton]

La supra silga estas la vera "dalekarla lingvo" (dalska). Ĝi havas tri ĉefajn dialektojn:

  • muraa (mormål), en komunumo de Mora kaj kun varianto en Ore en norda parto de komunumo de Rättvik,
  • ursaa (ossmol), en komunumo Orsa,
  • elvedala (elwdasmål), en suda parto de komunumo Älvdalen.

La dialekta divido en malnova tempo estis tre forta. Ekzemple la muraa vilaĝo Östnor dum multaj generacioj estis dividita en tri apartajn dialektojn kun geografie ne ŝanĝiĝantaj limoj. La dialekto vuomusa, de paroko Våmhus, historie apartenas al la muraa grupo sed havas multajn trajtojn komunajn kun elvedala. La ursaa dialekto estas pli unueca en si kaj pli aparta de la aliaj, interalie per alia sonsistemo, kie ekzemple la sono r ne retrofleksigas sian sekvanton sed anstataŭe malaperas, ekzemple ĝia nomo por si mem, "orsmol" (Orsa-lingvo) estas elparolata "us-mul", kie la unua silabo estas mallonga.

La diferenco inter muraa kaj ursaa estas kompareble same granda kiom inter sveda kaj norvega lingvoj. Ene de Supra Silga regiono oni interkomprenas sin per la lokaj dialektoj, sed forlasinte ĝin al ekzemple Malsupra Silgo oni devas uzi la svedan por komprenigi sin.

La dialektoj de plej nordaj parokoj Särna kaj Idre ne estas dalekarlaj, sed norvegaj, kaj historie, kaj lingvomelodie kaj vortare.

Malsupra silga[redakti | redakti fonton]

Malsupraj silgaj dialektoj (svede nedansiljansmål) estas tiuj de Retviko (Rättvik), Leksando kaj Gagnefo ĉe la suda flanko de Silga Lago (Siljan). Lingve ili situas ie inter supra silga kaj nacia sveda lingvoj, kaj gramatike kaj vortoprovize. Tradicie dulingveco estis malpli evidenta.