Kabineto de Danio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dana Registaro)
Kabineto de Danio
Jurisdikcio Reĝlando Danio
Lando Danio
Dum 22-a de marto 1848 - nuntempe
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Kabineto de Danio (dane regering) konsistigas la registaron kaj plenuman povon de la Regno de Danio ekde 1848. La kabineto en la lando estas gvidata de la ĉefministro, kaj krom li estas ĉirkaŭ 25 aliaj ministroj. La kabineto kutime konsistas el ministroj de du aŭ pli da partioj formantaj koalicion. Malgraŭ tio, malplimultaj registaroj ankaŭ funkciis tra la jaroj.

La ministroj estas oficiale nomumitaj de la Reĝo [1]. Foje la registaroj estas referitaj publike sub la nomo de la ĉefministro aŭ sub la nomo de la partioj kiuj konsistigas ilin.

Ekde la 21-a de aŭgusto 2019, la ĉefministro estas Mette Frederiksen, kiu gvidas minoritatan registaron de la Socialdemokrata Partio [2]. Tiu ĉi registaro dependas de pluraj pli malgrandaj liberalaj kaj socialismaj partioj, kaj estas la 78-a ekde 1848.

La Registaro de Danio funkcas kiel kabineta registaro, kie administra aŭtoritato estas ekzercita, formale nome de la monarko, fare de ĉefministro kaj aliaj kabinetministroj, kiuj gvidas ministeriojn. Kiel plenuma povo, la kabineto respondecas pri proponado de leĝoj kaj la buĝeto, efektivigante la leĝojn, kaj gvidante la eksterajn kaj internajn politikojn de Danio. La pozicio de ĉefministro apartenas al la persono plej fidata inter la plimulto de la parlamentanoj; tio estas kutime la gvidanto de la plej granda partio aŭ, pli efike, pere de koalicio de partioj. Ununura partio ĝenerale ne havas sufiĉan politikan forton laŭ la nombro de sidlokoj por formi kabineton per si mem. Danio ofte estis regita fare de koaliciaj registaroj, el malplimultaj registaroj dependaj de ne-registaraj partioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]