Dany Boon
Dany Boon, naskiĝinta kiel Daniel Hamidou la 26-an de junio 1966 en Armentières (Francio), estas franca komikisto, aktoro, reĝisoro kaj film-produktisto.
La patro de Hamidou devenis de Alĝerio, lia patrino estis franca. Li elektis sian pseŭdonimon laŭ televida serio nomita Daniel Boone de 1964, kies nomo siavice devenas de la nord-amerika blankula pioniro Daniel Boone.
Boon aktoris interalie en Bimboland kaj Joyeux Noël. Li reĝisoris pri La Maison du bonheur kaj Bienvenue chez les Ch'tis, en kiu li ankaŭ aktoris.